Dornrozeto

Dornrozeto kaj la feino Dornrozeto kaj la dektria feino

Personoj:

Rakontanto:
Iam vivis regxo kaj regxino. Ili logxis en granda palaco. La palaco havis turon kaj sur gxi flirtis flago, cxar en la palaco naskigxis bebo, malgranda princino.

( Sur la scenejo estas du apogsegxoj kaj lulilo. En la lulilo trovigxas bele vestita bebopupo. La regxo kaj la regxino envenas kaj rigardas en la lulilon al la bebo. La lakeoj gardas je la enirejo )

Regxo: Mi estas tiom felicxa, ke ni nun havas filinon.
R-ino: Jes, ankaux mi! Kiel kara kaj malgranda sxi estas!

( La regxino prenas la bebon kaj ili eksidas )

Regxo: Mi volas organizi feston honore al sxi.
R-ino: Ho, jes, tiuokaze ni povos inviti cxiujn feinojn, kiuj logxas en nia regno
Regxo: Kiom da feinoj estas?
R-ino: Dek tri.
Regxo: Domagxe, sed ni povos inviti nur dek du, cxar ni havas nur dek du orajn telerojn.
R-ino: Do, unu feinon ni ne povos inviti?
Regxo: Ne, sed tio ne gravas.

Rakontanto:
Kelkajn tagojn poste estis granda festo. Dek du feinoj estis invititaj. Sur la 12 oraj teleroj ili ricevis tre bongustajn mangajxojn. Kaj nun venos la momento en kiu ili rajtas admiri la junan princinon.

( La regxo kaj la regxino kun la bebo sidas ankoraux sur la segxoj. Man' en mane la 12 feinoj envenas kantantaj. Poste ili lauxvice iros al la bebo )

La feinoj:

bildo kun kanto Mi estas la fein', mi estas la fein'.
Ni venas el la tuta land' honore al princin',
Ni venas el la tuta land' honore al princin'.

Mi estas la fein', mi estas la fein'.
Auxskultu bone kion ni deziras al princin',
Auxskultu bone kion ni deziras al princin'.

( Unu el la feinoj kantas la unuan frazon, la aliaj feinoj kantas kune la aliajn du frazojn )

1-a feino: Kara princino, mi deziras al vi bonan koron.
2-a feino: Mia kara, mi deziras al vi sagxon.
3-a feino: Kaj mi deziras al vi kontentecon.
4-a feino: Kara princino, mi deziras al vi paciencon.
5-a feino: Mia kara, mi deziras al vi belecon.
6-a feino: Kaj mi deziras al vi inteligentecon.
7-a feino: Kara princino, mi deziras al vi potencon.
8-a feino: Mia kara, mi deziras al vi elokventecon.
9-a feino: Kaj mi deziras al vi klerecon.
10-a feino: Kara princinon, mi deziras al vi honestecon.
11-a feino: Mia kara, mi deziras al vi ricxecon.

( La 13-a feino envenas )

13-a feino: Kial la regxo ne invitis min? Ankaux mi havas deziron! La princino vundos sin per iu radsxpinilo, kiam sxi estos dekkvinjara. Kaj pro tiu vundo sxi mortos!

Cxiuj: Ho, kiel terure!!!
Regxo: ( al la 12-a feino ) Vi ankoraux ne elparolis deziron. Cxu vi eble povos savi la princinon?
12-a feino: La princino ne mortos, kiam sxi vundos sin per radsxpinilo, sed sxi dormos. Dum cent jaroj sxi dormos kaj sxi vekigxos kiam juna princo kisos sxin. R-ino: Dankon, ke vi savis la vivon de nia filineto.
Nun la bebo devas dormi por ke sxi bone kresku.
( Sxi kusxigas la bebon en la lulilon )

12-a feino: Ni kantu por sxi.

La feinoj:

bildo kun kanto La floroj de l' gxardeno jam longe dormas nun,
balancas siajn kapojn sub la brilanta lun'.
En songxo tremas la tili' murmure flustras gxi:
Dormu nun, dormu nun, princino dormu nun!

La birdoj dolcxe kantis, dum brilis bela sun',
sed ili jam kusxigxis en siaj nestoj nun,
auxdigxas grilcxirpado nur ekdormis la natur'.
dormu nun, dormu nun,  princino dormu nun!

(melodio de Joh. Brahms)

Rakontanto:
Jam la sekvantan tagon la regxo ordonis ke cxiuj radsxpiniloj en la lando estu forbruligataj. Tio okazis. "Nun mia filino neniam povos vundi sin je iu radsxpinilo" diris la regxo. Kaj de tiam neniu plu pensis pri la dek-tria feino kaj sxiaj malagrablaj antauxdiroj.

( Du lakeoj forportas nun la lulilon. La kuiristo kaj lia helpanto maldekstre envenas kaj komencas kuiri. Dekstre staras radsxpinilo kaj maljunulino eksidas apud gxi)

Rakontanto:
Pasis dek kvin jaroj. La eta princino kreskis prospere. Sxi igxis bela, kara kaj prudenta. Nun estas sxia naskigxdatreveno. En la palaco oni estas tre okupata, cxar estos granda festo. La kuiristo estas kuiranta kune kun sia helpanto. La regxo kaj la regxino estas atendantaj la princinon. La lakeoj sercxas sxin. Kaj la princino mem? Sxi estas maltrankvila pro strecxo kaj vagas tra la palaco. Sxi malfermas la pordon de iu mansardo, kie sxi vidas maljunulinon apud iu radsxpinilo.

( Tio, kion la rakontanto rakontas, samtempe okazas )

Princino: Bonan tagon virineto. Mi neniam antauxe vidis vin. Kion vi faras?
13-a feino: Mi sxpinas.
Princino: Cxu ankaux mi rajtas foje sxpini?
13-a feino: Jes, certe, kara infano, faru! Kiel bele vestita vi estas!
Princino: Tio estas honore je mia dekkvinjara naskigxdatreveno! Aaaj!

( La princino vundis la fingron kaj cxiuj tuj ekdormas )

Rakontanto:
Ekde tiu momento la princino kaj cxiuj personoj en la palaco dormis kaj tio dauxris cent jarojn. Ankaux la bestoj dormis sed la rozarbusto ekstere de la palaco ne dormis.

( Tre granda papero pentrita kiel rozarbusto nun estas videbla sur la antauxo de la scenejo. Antaux gxi laboras viro )

Rakontanto:
Kiam post cent jaroj iu juna princo hazarde pasis la palacon, li vidis nur grandegan rozarbuston.

Princo: Cxu vi povas rakonti al mi, kio estas tie?
Viro: Oni diras ke malantaux tiu arbusto dormas juna princino.
Princo: Tion mi volas vidi.

( Per sia giavo li hakas aperturon inter la brancxoj, do li difektas la paperon)

Princo: Ho, kiom bela sxi estas!

( Li kisas sxin kaj cxiuj vekigxas )

Princo: Kara princino, mi amas vin. Cxu vi sxatas edzinigxi kun mi?
Princino: Ho, jes, certe mi volas tion.
Princo: Venu, por ke ni petu permeson al via patro, la regxo. Via regxa mosxto, cxu vi konsentas ke via filino kaj mi igxos paro?
Regxo: Mia edzino kaj mi tre gxojos pri tio, do kore konsentas. Ni ege esperas ke vi vivos kune longe kaj felicxe.

Fino.