Ritualo

fikcio bazita je realajxoj
kun sekurecaj konsiloj

inspirigita kaj verkita dum KEF '98 en Lesjøfors, Svedio
debute lauxtlegita je la 3-a de januaro 1999 en Gufujo dum 42-a IS en Kassel, Germanio
kompostia kaj iom reverkita por TTT en januaro 1999
ankoraux ne prese publikigita

© 1998-1999 Dmi3

Tempas nun: grupeto de homoj kolektigxas kaj sekretece eniras cxambreton en la kelo. Mi venas kun ili. En la cxambro oni eksidas en cirklo. Unu cxeestanto prenas la ritualajn ingrediencojn el la posxo. Alia ritualano transprenas la sanktan frukton de li, kaj por pripari gxin al la ritualo, sakrifas gxin per trancxilo. Tria prenas el saketo botelon kiu enhavas la sanktajxon: iu senkolora likvidajxo. Mi eksentas mikson de sufokiga ekscito kaj scivolema tensio. Iu deprenas la cxapelon kiun li surhavis, kaj deklaras la prezon. La aliaj cxeestantoj metas monon en la cxapon.

Nun la sesio povas komencigxi. La unuaj du anoj demonstras la ritualon al la inicitatotoj. La ritualajxoj kiujn ili faras estas harstarigaj. Vidinte tiun, unu inciatoto elfugxas la cxambron en sxoko. Ankaux mi nun emas fugxi, sed la malkomforton venkas la scivolemo.

Nun mia vico: oni donas al mi la ritualajn bezonajxojn. Knabino volante turnas la kapon flanken por oferti sian kolon al mi por akompli la sanktan celon. Mi prenas pecon de la sankta frukto, forsxovas la longajn harojn de la knabino flanken, kaj malsekigas parton de sxia kolo per gxi. Poste mi metas la pecon inter sxiaj dentoj, tiel, ke la sukhava parto estas ankoraux videbla inter sxiaj lipoj. Mi prenas la sanktan ujon, metas iom de la sankta blanka pulvoro sur la jxus benitan kolhauxton. Mi ankoraux unu fojon kontrolas cxu la sankta likvidajxo pretas: gxi atendas min tuj apude. Mi denove sentas fugxemigan eksciton, sed mi ne plu rajtas fugxi: mi devas nun finfari la ritualon.

Mi spriras ankoraux unu fojon, mi turnas la kapon de mia partnerino, igas mian vizagxon proksime al sxia kolo, kaj delekas la virge blankan salon. Mi prenas la glason kun la likvidajxo kiun mi neniam antauxe gustumis, kaj fortrinkas gxin per unu gluto. Nun mi metas miajn lipojn sur tiuj de mia samritualino, kaj prenas la pecon de la frukto. Sekvas luktado, en kiu malfacilas distingi inter frukto, sxelo, lipoj, dentoj kaj langoj. La acidon de la citrono rekompensas la dolcxon de sxia kiso.

Tio estis. Ne estis tiel terura kiel mi atendis.

Mi sentas sen-tensia kaj varma: cxu pro la intimajxo, cxu pro la kvardek pocentoj da alkoholo kiujn enhavas la tekilo, mi ne scias.

Tekilumadon oni prefere ne spektu: pli bone oni partuprenu.


Kiel tekilumi sekure

Ne cxiuj konas la cxi tie priskribitan tipon de tekiluma ritualo: por preventi malagrablajn socialajn miskomprenojn, interkonsentigxu antauxe pri la grado de intimajxoj.

Ritualu kun gxuo, sed modere: tekilo en grandaj dozoj estas kiel XTC en likvida formo, sed kun diferenco: la pilola varianto ne tiom kromrezultas je intesto-atakigxo kaj post-ebrieca kapdoloro. (konsilo pro sperto!)

Distrancxu la citronon antaux la komenco de la ritualo, ne dume.

Ne auxtoveturu dum aux tuj post tekilumado.