Araneo


Ĉapitroj

Ĝeneralaĵoj

Araneaĵo kaj fadeno

La korpo

Sekso kaj reproduktiĝo

Veneniloj kaj veneno 

Malamikoj de araneoj

Sangocirkulado, pulmoj, haŭtŝanĝo

Literaturo kaj priparolo

Nervosistemo kaj sensorganoj, la kruroj

 

Veneniloj kaj veneno

Moderna araneo, Neosparassus salacius

 

La makzeloj de la modernaj araneoj, Araneomorphae, uziĝas por fiksi kaj mueli predon. Por mortigi la predon araneo uzas venenon. Ĉe la ekstremaĵo de la makzeloj troviĝas du injektiloj. Tra la aperturo je la ekstremaĵo de la malmola kaj akrega injektilo la veneno estas injektata en la predon. La veneno estas produktata far ĉeloj en la venenglandoj. En la ĉelo ekestas veziketoj, migrantaj al la venenglanda spaco. Alvenintaj tie ili krevas kaj liberigas sian enhvaon, la veneno, en la internon.

 

Primitiva araneo, Atypus piceus

 

Ĉirkaŭ la venenglando troviĝas spirala musklo, kuntirante elpremanta la venenon tra la elirejo. La primitivaj araneoj, Mygalomorphae, havas antaŭen direktiĝantajn makzelojn kaj movas tiujn, kontraŭe al la modernaj araneoj, antaŭen / malantaŭen. Ili do ne uzas siajn makzelojn por mueli sian predon sed daŭre injektas sian venenon en la predon kaj atendas ties maceriĝon antaŭ ol elsuĉi ĝin.

Makzeloj de  Meta segmentata

Aranea veneno konsistas el miksaĵo de proteinoj, aminoj kaj polipeptidoj. Iuj el tiuj substancoj kapablas disturbi la komunikadon inter la nervosistemo kaj la muskoj kaj tiele okazigas paralizon de la predo. Aliaj venenaj substancoj disturbas la metabolon tiele ekmortigante la ĉelojn. Post la morto de la predo la araneo kraĉas enzimojn el sia buŝo en la predon. Tiuj enzimoj dissolvas la enhavon de la predo. Ĉe mambestoj tio okazas en la stomako. La araneo do digestas sian predon ekstere kaj suĉas la enhavon.

Kiagrade araneo estas venena? Tiu ofte starigata demando malfacile prirespondeblas. Veneneco esprimiĝas per LD50-nombro, kies signifo estas: Leza Dozo mortiganta 50%n de testita bestogrupo. La amerika “nigra vidvino” montras  LD50n de 0,9 mg por musoj. Jam 0,013 mg sufiĉas por mortigi unu muson. Por rano kun proksimume la sama maso, la araneo tamen bezonas 2 miligramojn. Ĉar tio ĉi ne estas testata pri homoj, nur estimo eblas. Ja certe estas ke nigra vidvino kapablas mortigi homojn.

Makzeloj de dom-araneo Tegenaria atrica (bg)

Pri veneneco de araneoj al homoj oni ofte troigas. Kelkaj estas danĝeraj al homoj. La Latrodectus specioj (nigraj vidvinoj) en la plej varmaj regionoj de la mondo, la Aŭstralia tunel-araneo, Atrax robustus, kaj kelkaj kur-araneoj el suda Ameriko taksiĝas danĝeraj. La specioj posedas venenon atakantan la nervosistemon. Tio povas okazigi gravajn disturbojn en la sano kiel palpitaciojn, seriozajn konvulsiojn, tremojn kaj dolorojn. Ĉe infanoj kaj malfortuloj tio povas okazigi la morton.

La nigra vidvino, Latrodectus hasselti

Krab-araneo kun predo

Krom tiuj araneoj troviĝas sufiĉaj, kiu kapablas al doloriga mordo, komparebla al vespopiko. Ĉar en la veneno povas enesti substancoj mortigantaj la ĉelojn, povas ekesti nekrozo malbone saniĝonta kaj eble inflamiĝonta.

En meza Eŭropo troviĝas kelkaj araneoj kapablaj al malagrabla mordo kiel akvo-araneo Argyroneta aquatica. Plej bona rimedo estas malvarmigi la mordon.

Post la kapto plej multaj araneoj muelas sian  predon per siaj makzeloj. Aliaj araneoj singarde envolvas sian predon ĉiam pli kaj pli en ŝpinaĵo, atentante ke la predo ne havu ŝancon mordi aŭ piki. Radretaj araneoj envolvas sian predon en paketon, kiun ili pendigas en sian ŝpinaĵon ĝis tiu ĉi sufiĉe maceriĝis por esti manĝata. Krab-araneoj ne uzas fadenojn sed havas tre rapidefikan venenon. Araneoj el la familio Uloboridae ne havas venenglandojn kaj tute fidas pri siaj ŝpinaĵoj.

Radretaj araneoj kiel ĉi tiu Argiope syrmatica enpakas sian predon antaŭ ol ĝin manĝi.

Kiam la predo estas sufiĉe macerita, ĝi estas elsuĉata. La buŝo de araneo troviĝas inter la palpiloj kaj kondukas al la stomako, kiu okazigas suĉon. La macerata nutraĵo estas filtrata tra tre fajnaj haretoj antaŭ la sorbo. Nur eroj pli malgrandaj ol 1 mm pasas tra la filtrilo. La filtrado estas tia, ke ĉina inko estus senigata de siaj koloriloj se araneo suĉus ĝin. Tiele araneo preventas ke bakterioj, virusoj kaj aliaj malsanigaĵoj estus sorbataj. La filtrilo estas regule purigata per la supera kaj malsupera lipoj.

Araneo povas sorbi grandajn kvantojn da nutraĵo, tiel ege ŝveligante la abdomenon. La nutraĵa rezervo estas stokata en speciala spaco ebligante semajnlonge vivi sen nutrado. La defalaĵoj estas kemie transformataj en sendanĝerajn kristalojn kaj stokataj en specialaj ĉeloj. Tiuj regule ordiĝintaj ‘guanocitoj’ povas esti videblaj tra la haŭto kaj okazigas ekzemple ĉe iuj kruc-araneoj ilian specialan dorsan desegnon.

Specialaj ekskreciaj organoj eltiras la defalaĵojn el la sangosistemo. Tiuj araneaj renoj konsistas el du maldikegaj tuboj, nomiĝantaj ‘malpighi-aj’ angioj.

 

Ed Nieuwenhuys, marte 1999, jan 2004

Esperantigis Leo De Cooman

Rimarkoj kaj/aŭ sugestoj pri lingvaĵoj bonvenas ĉe la tradukinto:
Leo.DeCooman @ advalvas.be (forigu la spacetojn ĉirkaŭ @)

Al anglalingva ĉefpaĝo <------